Márton Heitzmann
Márton Heitzmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de februaro 1804 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 3-an de septembro 1885 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto |
Márton Heitzmann [hejcman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heitzmann Márton estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Márton Heitzmann[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1804 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 3-an de septembro 1885 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Márton Heitzmann akiris diplomon en Vieno. Inter 1824 kaj 1844 li estis bestokuracisto en la imperiestra armeo, poste li estis la tutlanda ĉefa bestokuracisto. Inter 1853-1856 li instruis en la Reĝa Veterinara Instituto de Pest, poste li revenis al la tutlanda posteno. Li postlasis du kuracistajn filojn.