Mária Felszeghy
FELSZEGHY Mária [felsegi] estis rumanuja hungara aktorino naskita en Sibio la 6-an de aŭgusto 1909 kaj mortinta en Kluĵo la 22-an de julio 1985.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Mária Felszeghy en 1937 dungiĝis al Teatro Thália de Kluĵo, sed iomtempe ŝi ludis ankaŭ en la trupo de Mihály Fekete. Post la dua mondmilito ŝi ludis ĝis sia pensiuliĝo en la teatro Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo.
El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Bese Anna (Károly Kós: Budai Nagy Antal);
- Éva, Hippia (Imre Madách: Az ember tragédiája);
- Lyon Lea (Sándor Bródy); Frigyesné (Bródy S.: A dada);
- Veta (Ion Luca Caragiale: Zűrzavaros éjszaka);
- Szidónia (Gergely Csiky: Buborékok).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon