Luterana preĝejo (Salgótarján)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Salgótarján
Luterana preĝejo en Salgótarján
Luterana preĝejo en Salgótarján
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Salgótarján
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Nógrád
Dato de konsekro 1882
Konsekrinto Gusztáv Szeberényi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jakab Szvoboda
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1882
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo el grejsoj
Ligiloj
Adreso Salgótarján, Salgó utca/út 2
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Salgótarján (Hungario).

Aerfoto

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama simpla vilaĝo Tarján dikiĝis en la 1700-aj jaroj pro fondo de karbominejo kaj fabriko. Alvenis laboristoj plej ofte el Supra Hungarujo, inter ili luteranoj. Eklezie ili apartenis al Lucfalva. Loke ili fondis luteranan grupon en 1872 kaj la diservoj okazis en la loka lernejo. la loka kirko estis konstruita en 1882, sed la turo nur post 2 jaroj, ankaŭ tiam alvenis la orgeno. La pastra loĝdomo konstruiĝis en 1890, la luterana lernejo ĝuste post jardeko, la kulturdomo en 1936. La preĝejo estis renovigita en 1999.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monta deklivo en korto inter arboj, sed ankaŭ kelkaj tomboj estas videblaj en la korto. 63 Ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj povas sonoradi. La navo finiĝas en rektangula malgranda absido. La altara bildo prezentas Kriston.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.