Luterana preĝejo (Mezőhegyes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Mezőhegyes
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőhegyes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Sándor Ágoston
Konstruado 1944
Specifo
Enhaveco 90 sidlokoj
Longo 1949
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 5820 Mezőhegyes, Kozma Ferenc utca 3
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1996) en urbo Mezőhegyes (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post dominado de turkoj en Mezőhegyes alvenis novaj loĝantoj (agrikulturistoj), ankaŭ homoj tie helpi la armean ĉevalbredadon. Ili estis precipe katolikoj. La sporadaj kalvinanoj kaj la luteranoj havis komunan preĝdomon ĝis 1909, poste la kalvinanoj havis jam propran kirkon. En la 1920-aj jaroj la luteranoj eklezie apartenis al Pitvaros, la unua luteranan pastro alvenis en 1934. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1944-1949 helpe de la armea ĉevalbredejo kaj la agrikultura ministerio. Renovigaj laboroj okazis en 1990 kaj en la 2000-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar la tre larĝa kvadrata turo altiĝas en la dekstra flanko. La navo kaj la turo estas preskaŭ same larĝaj. Sur la fasado en mezo de la navo estas la enirejo. Apud la enireja pordo estas po unu fenestroj, pli supre jam 3 fenestroj (la 3-a fenestro ĝuste super la enirejo). La turo havas fenestrojn, sed ili estis tre mallarĝaj. La turpinto estas simpla piramido. Ĉe malantaŭ parto de la turo estas porĉo kun la enirejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.