Luterana preĝejo (Csepel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Csepel
Luterana preĝejo en Csepel
Luterana preĝejo en Csepel
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Csepel (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1928
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Konstruado 1927–1928
Specifo
Enhaveco 175 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en Csepel (distrikto).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Csepel la unua meso okazis en lernejo en 1911. En la sekva jaro la luteranoj aĉetis harmoniumon, en 1914 parcelon. La luterana kirko estis konstruita nur en la jaroj 1927 kaj 1928. La unua sonorilo alvenis en 1933. Dum la 2-a mondmilito la kirko signife detruiĝis, tial ĝi estis neuzebla inter 1945-1947.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ trotuaro en korto. La fasado estas malsimetria (tamen la meza parto simetrias), dekstre la kvadrata turo altiĝas. Ĉe la turopinto estas rondirebla teraso, pli supre la turo estas oklatera. Pluraj konstruaĵpartoj aliĝas al la navo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.