Lummelunda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lummelunda
minor locality in Sweden
Administrado
Statuso vilaĝo
Lando Svedio
Provinco Gotlando
Komunumo Gotlando
Demografio
Loĝantaro 110  (2005)
Loĝdenso 343 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 45′ N, 18° 26′ O (mapo)57.75518966313418.426249504965Koordinatoj: 57° 45′ N, 18° 26′ O (mapo) [+]
Areo 0,20 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Lummelunda (Svedio)
Lummelunda (Svedio)
DEC
Lummelunda
Lummelunda
Situo de Lummelunda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lummelunda [+]
vdr

Lummelunda estas vilaĝo de la sveda insulo Gotlando, la plej granda el Svedio, kaj de ties unika samnoma komunumo kaj gubernio. Ĝi famiĝis ĉefe pri la tiea groto.

Ĝia areo estas 20 hektara. Tie vivas 110 loĝantoj, laŭ censo (popolnombrado) de 2005.

Unuan provon eniri tiun groton, pri kiu ekzistas dokumento, faris la zoologo Torsten Gislén en 1924. Pliaj provoj estis plurfoje faritaj poste, sed ne eblis atingi pli ol 40 metran profundecon. En 1948, tri knaboj, Örjan Håkansson, Percy Nilsson kaj Lars Olsson, interesiĝis pri la groto, kaj ilia scivolemo kondukis en 1950 al decidiga malkovro. Kiam ili tiam revenis en la groton, granda rok-bloko falis el la plafono, kaj aperis malgranda aperturo. Ili komencis esplori pliajn ĉambrojn, kaj la aperturo poste ricevis la nomon "Pojkarnas gång", ’Vojeto de la knaboj’.

La speleologo Leander Tell poste esploris kaj skribis pri la groto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]