Lulla pado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mencio de Lulla pado sur informtabulo pri al migradvoja reto en kaj ĉirkaŭ Eisenach

Lulla pado (germane: Lulluspfad) estas 184 km longa longdistanca migradvojo (signo X 16) unuiganta lagon Edersee en Norda Hesujo kun Rennsteig en Turingio. Nomdonanto estas la majenca episkopo Lullo kiu fondis en 769 Abatejon Hersfeld; ĉi loko estas meze de la vojo.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Komenco estas en Herzhausen (Vöhl) je la uesta fino de la baraĵlago. Poste ĝi kondukas tra nacia parko Kellerwald-Edersee ĝis Bad Wildungen. Forlasatas la arbaro Kellerwald en Jesberg kaj oni transiras la riveron Schwalm apud kastelo Landburg en Neuental.

Disde Frielendorf la pado kondukas trans la montaro Knüllgebirge, ĝis sur ties plej alta pinto Knüllköpfchen en alteco de 634 metroj, kaj trans la monto Eisenberg (636 m) antaŭ la atingo de la Lulla urbo Bad Hersfeld. Apud Philippsthal unue la rivero Werra transiratas, poste la landlimo inter Hesio kaj Turingio.

Malantaŭ Oberzella (Vacha) oni grimpas ĝis Hohen Wart (401 m) kaj iras foje supren foje malsupren tra la forstejo Frauenseer Forst ĝis Frauensee, kie mezepoke troviĝis grava monaĥinejo. Pretermarŝante la lagon Hautsee oni venis ĝis Marksuhl. Norde de Marksuhl la vojo identas ĝis Etterwinden (Bad Salzungen) kun Rennsteig de Sallmannshausen sed je Eichberg (454 m) malpost Etterwinden ĝi flankeniĝas en la direkto de Kastelo Wilhelmsthal. Je Hohe Sonne, sude de Eisenach, trafatas Rennsteig. La lasta etapo kondukas, en elegante kurbaro disde oriento tra Weinstraße, ĝis Eisenach valen permesante plurajn belvidojn el proksima Wartburg kaj la montaro Hörselberge.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bruno Mende: Wanderführer Nordhessen und angrenzende Gebiete, Hessisch-Waldeckischer Gebirgs- und Heimatverein

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]