Lujza Székely
Lujza Székely | |
---|---|
Lujza Székely (dekstre en 1927) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Smura Lujza Magdolna |
Naskiĝo | la 25-an de septembro 1904 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 1-an de junio 1998 en Novjorko (Usono) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Pethő • László Acsay |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lujza Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Lujza estis hungara aktoro. Ŝia origina plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Smura Lujza Magdolna [ŝmura], ŝia unua edzo estis Sándor Pethő, la dua László Acsay.
Lujza Székely [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1904 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estis 1902) en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de junio 1998 en Novjorko (Usono).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lujza Székely komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro en 1922. En la teatra jaro 1925 ŝi apartenis al Teatro Renaissance. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1927)
- Teatro Belvárosi (1931)
- Teatro Magyar (1932-34).
Intertempe en 1926 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 gefilojn. En 1941 ŝi plene forlasis la scenejon (en la antaŭlasta jaro ŝi vidviniĝis). Ŝi denove edziniĝis, post la 2-a mondmilito la nova geedza paro forlasis la landon.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Nichols: Ábris rózsája - Rózsa Krisztina
- Mihály Eisemann: Vadvirág - Mária
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Diadalmas élet (1923) – Kitty
- A 111-es (1937) – princino Aglaya