Ludwig Goppel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludwig GOPPEL (naskiĝis proksimume en 1901; mortis la 17-an de novembro 1975) estis germana esperantisto. En 1962 li estis distingita per honorbroŝo de GEA.

En la 1920aj jaroj li estis presejestro de Heroldo de Esperanto. Post la dua mondmilito li eldonis la gazetojn Esperanto-Post kaj Germana Esperanto-Revuo. Li tiam vivis en Regensburg.

La frato de Ludwig, Alfons Goppel, inter la jaroj 1962 kaj 1978 estis la ministro-prezidanto de Bavario.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Li tradukis:

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Nekonatino

Citaĵo
 Salutinda estas la unua esperanta verko de germana eldonejo! ĝia bela kaj blanka eksteraĵo jam avertas pri delikata enhavo.

Tamen ne nur delikata, sed ankaŭ ege kortuŝa kaj plene romantika estas la temo de ĉi tiu novelo en kiu la aŭtoro ĉizas, per ĝustaj kaj simplaj vortoj, idilion inter provinca franca fraŭlino kaj eleganta angla lordo, kiuj en amika akompano veturas ĝis Parizo, sekvante la fluon de siaj diferencaj vivoj, hazarde kunligitaj de la destino, por nur kelkaj tagoj. Unuavide, tio aspektas kvazaŭ vulgara rozkolora amrakonto; sed ne, tute ne! ĝia klara stilo kaj agrabla formo liveras specialan ĉarmon, kiu revivigas, ĉe la leganto, subtilajn aromojn de poemo en la propraj intimaj rememoroj. La heroino atingas la kulminon de sia ekstazo: «Ĉio estas neeldireble bela!» kvankam ŝi ja scias, «ke subite eksonos vekhorloĝo... kaj ĉio estos nur sonĝo!» Frivola medio ŝin envolvas, kvankam: «ĉiuj homoj estis fremdaj. Por ŝi ekzistis sole nur unu homo, kaj tiu homo forvojaĝos post kvar tagoj al Egiptujo». Jes, tien fine li iras, renkonte al sia oficiala fianĉino. Tion dekretis la fatalo, kaj tion antaŭe ŝi jam sciis, ĉar la juna diplomato tute lojale kondutis al la naiva provincanino, ĉarma malgrandulino, kiu restas ja sola kun la spirita akompano de la steloj, «kiel larmoj falintaj el la okuloj de la nokto». Kaj, puŝata de la sorĉo de tiu magia momento, irante renkonte al amato, ŝi fordonas sin al la ondoj kaj enakviĝas malrapide. La granda rivelo vualis la sekreton de tiu nekonatino, kiu aperis kun glorigita vizaĝo, kiam poste oni ŝin trovis droninta. La tradukinto, S-ro Ludwig Goppel, laboris taktoj lene por neniel difekti, en sia traduko, eĉ la fibron de unu fadeno en la punto de la milda ĉarmo, kiu envolvas de komenco ĝis fino la tutan novelon. Klara komprenebleco en la senco de ĉiu nuanco, facila konstruo de frazoj per koncizaj vortoj, kareso kaj tamen ja forte impresantaj ĉe la koro de leganto — ankoraŭ pli, se legantino! — pruvas la sukceson de S-ro Goppel en tiel dankindaj klopodoj. Tiu lia evidenta sukceso estas duoble valora, ĉar ĝi ne nur atestas pri lia kapablo, sed ankaŭ pri la multaj rimedoj, kiujn Esperanto ebligas, same en prozo kiel en verso, al la veraj posedantoj de la lingvo. Granda merito, kiel dirite, en la traduko de S-ro Goppel, estas ĝia aboluta senĝeneco por flua legado. Nu... absoluta, se oni ne jam stumblus ĉe kelkaj neologismoj sen oportuna klarigo (inter aliaj: deprimi, frikas, gluglis kaj tablojdo, ĉi tiu lasta sufiĉe kurioza. Ĉar temas pri dormigilo, mi divenis, pro ia simileco kun la hispanlingva vorto tableta, ke gi rilatas al speco de pastelo el medikamento). Cetere, la vorto vaporulo, kun senco de vaporŝipo, invitas al diskutetoj... kiuj rapide solviĝus en la fluo de tiom multaj belaĵoj, kiuj por nia regalo, troviĝas en la arte presita volumeto, kie la eldonantoj jam promesas la aperon de plia rom antika titolo en la serio.

La gratulojn por la tradukinto oni ne ŝparu, do, por la eldonejo kaj por ĉiuj esperantistaj geamantoj, kiuj eerte plej rafinite perceptos kaj ĝuos la dolĉajn arpeĝojn de tiu loga libreto. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n038 (feb 1952)