Ludányhalászi
Ludányhalászi (ludAnjhalAsi) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Szécsény. "Halász" signifas: fiŝisto. Ludányhalászi estas 6 km-ojn longa, kiu estas la plej longa vilaĝo de Hungario.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 21 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1345/19.5253
- Loĝantaro: 1630
- Poŝtkodo: 3188
- Telefonprefikso: 32
Situo[redakti | redakti fonton]
Ludányhalászi situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo kaj fervojo Balassagyarmat-Ipolytarnóc. Budapeŝto troviĝas en distanco de 90 km. Szécsény de 5 km. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis unuafoje menciita en 1250 en formo "Halászi", sed apude estis ankaŭ vilaĝo "Ludány". Ekde 1552 ili apartenis al la Osmana Imperio. Iam Ludány estis disigita al Felső- kaj Alsó-Ludány (=Supra kaj malsupra Ludány). Post Traktato de Trianon ambaŭ vilaĝoj trovis sin apud al la nova landlimo. En 1948 unuigita vilaĝo naskiĝis, kies nomo iĝis Ludányhalászi.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- fundamente mezepoka katolika Preĝejo de Sankta Andreo (Ludányhalászi)
- klasikisma unuetaĝa kastelo de Ráday (rAdai) kun protektata parko
- fiŝkaptistaj lagoj
- ŝtona kruco de 1802
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- en vilaĝo Ludány naskiĝis grafo Gedeon Ráday
- en vilaĝo Felsőludány naskiĝis historiisto Elemér Varjú