Lucona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucona estis la nomo de malnova kargoŝipo intence sinkigita en la Hinda Oceano en 1977 per bombo fare de aŭstra komercisto Udo Proksch. Tio estis parto de planita asekurtrompego.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksch, la posedanto de la ŝipo, estis ankaŭ la posedanto de la fama viena sukeraĵejo Demel. Li postulis 20 milionojn da dolaroj usonaj de sia asekurentrepreno, dirante ke la kargo estis multekosta urania minadekipaĵo. Li poste estis kondamnita en 1991 pro la murdo de ses skipanoj (de sume 12) kiuj estis mortigitaj per la eksplodo. Proksch mortis en malliberejo. La ŝipego trovitis fare de la amerika vrakĉasisto David Mearns en 1990 en profundeco de 4200 metroj. Laborante kun Oceaneering International Mearns trovis ke la ŝipo estis mallevita per horloĝbombo. Dum fraŭdo estis suspektita, enketoj estis malhelpitaj fare de potencaj aŭstraj socialdemokratoj, kiuj estis amikoj de Proksch. Poste pluraj eks-ministroj estis kondamnitaj pro sia implikiĝo. Leopold Gratz, eks-ministro pri eksteraj aferoj, estis juĝita por forĝado de dokumentoj kiuj aŭtentikigu la kargon. Du aliaj ministroj estis forsenditaj post enketadmalhelpado. La ministro pri ŝtatdefendo Karl Lütgendorf, akciulo en la Proksch-firmao, donis permeson liveri eksplodaĵojn por saboti la ŝipon kaj faris memmortigon kiam tio iĝis konata. Proksch fuĝis al Filipinio en 1988 post kiam la ĵurnalisto Hans Pretterebner publikigis libron pri la skandalo, kaj restis ĉe la diktatoro Ferdinand Marcos, lia persona amiko. Faris esplorojn ankaŭ la detektivo Dietmar Guggenbichler. Revenante al Vieno en 1989 inkognite, Proksch finfine estis rekonita kaj arestita. Li estis kondamnita al 20 jaroj en malliberejo la 11-an de marto 1991, kaj unu jaron poste la kondamno estis pliigita al vivo en malliberejo. Li mortis la 27-an de junio 2001 dum koroperacio.

Verkoj pri la skandalo[redakti | redakti fonton]

  • 1988: Hans Pretterebner publikigis libron pri la Lucona kazo, Der Fall Lucona.
  • 1993: Der Fall Lucona - filmigo de la libro kun David Suchet kiel ĉefrolulo

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lucona en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]