Lucjan Masłocha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucjan Masłocha
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1912 (1912-06-15)
Morto 3-an de januaro 1945 (1945-01-03) (32-jaraĝa)
Okupo
Okupo militisto
vdr

Lucjan Masłocha (naskiĝis la 15-an de junio 1912, mortis la 3-an de januaro 1945) – pola oficiro, leŭtenanto de akva transporto, soldato de rezistomovado en Danio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukito de gimnazio en Piotrków Trybunalski, abiturinta en 1931. Post la germana invado en Pollandon en 1939 malliberulo de la oflago XC, kaj post forkuro el la mallibero en 1943 komandanto kaj kunorganizanto de flankataka-spiona reto en Kopenhago kadre de la organizaĵo kun kodnomo "Felicja", subigita al la komandejo de Polaj Armitaj Fortoj en Londono. La 31-an de decembro 1944 nuptis Anna Louisa Lone Mogensen, tradukistinon, kurierinon kaj aktivulinon de la rezistomovado. 3 tagojn poste, dum sieĝo fare de Gestapo de la vilao, en kiu troviĝis radiostacio, ambaŭ pereis.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Rekone de lia heroeco kaj meritoj danoj metis liajn cindrojn en la Aleo de Merititoj sur la ĉefurba tombejo Mindelunden en Ryvangen. Li estas unusola fremdlandano tie entombigita.

En Lodzo troviĝas strato al Lucjan kaj Lone Masłoch, kaj ankaŭ, apuda obelisko ilin memoriganta.

En 1977 aperis dokumenta filmo Felicja, reĝisorita de Magda Żurowska, rakontanta pri la pola-dana organizaĵo de la rezistomovado, kies komandanto estis Lucjan Masłocha.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]