Saltu al enhavo

Lucas de Heere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucas de Heere
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1534 (1534-01-01)
en Gento
Morto 29-an de aŭgusto 1584 (1584-08-29) (50-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Hispana Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Jan de Heere (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Anna Smijters (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Eleonora Carboniers (en) Traduki (1560 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Du anglaj nobeloj, unu kun parlamenta robo kaj la alia kun robo de la ordeno de la Ĝartero. Lucas de Heere, 1567.

Lucas DE HEERE (n. en 1534 en Gento - m. en 1584 en Parizo) estis flandra portretisto, poeto kaj verkisto.

De Heere estis protestanta, kaj li fuĝis dum la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio, kiu provis forigi protestantismon. De Heere iris al Anglio, sed povis reveni al sia denaska lando post la pacigo de Gento en 1576.

Li estis tre populara dum sia kariero, kaj onidire fariĝis ege riĉa. Lia portreto de Catrin o Ferain videblas en la National Museum Cardiff. Li pentris la kapon de Filipo la 2-a en 1553. En Anglio, li trejnis aliajn junajn nederlandanojn : John de Critz, plej verŝajne Marcus Gheeraerts la malpliaĝa kaj eble ankaŭ Robert Peake la pliaĝa.