Lužec nad Vltavou estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Mělník proksimume 7 km sudokcidente de Mělník. Vivas ĉi tie 1 534 loĝantoj (2024). Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝo Chramostek. Lužec situas sur bordo de rivero Vultavo. Sed ekde la jaro 1907, kiam estis konstruita kanalo inter Hořín kaj Vraňany, ĝi estas ununura municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas tute sur la insulo. Samtempe estas ĉi tie ununura insula lernejo, stadiono aŭ kultura domo kaj restoracio en la lando.[1]