Lučina (germane Sorghof) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, troviĝinta en distrikto Tachov. Ĝi situis en Bohemia arbaro ĉe municipo Milíře sur dekstra bordo de rivero Mže en supermara alteco ĉirkaŭ 545 metroj. Ĝi pereis en la 1970-aj jaroj sekve de konstruado de akva rezervujo Lučina.
Lučina situis en katastra teritorio Lučina u Tachova kun areo 1,8 km².