Ljudovit Koser

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Ljudovit KOSER estis jugoslavia esperantisto kaj inspektoro de la ministerio pri eksteraj aferoj en Beogrado. Li estis pioniro de Esperanto; li aktivis jam antaŭ la unua mondmilito. En 1908 li verkis la unuan slovenan lernolibron de Esperanto. Samjare li fondis la unuan Esperanto-grupon en Slovenio.