Listo de birdoj de Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adeliaj pingvenoj en Antarkto

Tio estas listo de la birdospecioj registritaj en Antarkto. La birdfaŭno de Antarkto inkludas totalon de 45 specioj, de kiuj 1 estas endemia. La taksonomia traktado de tiu listigo (nomo kaj sekvenco de ordoj, familioj kaj specioj) kaj nomenklaturo (komunaj kaj sciencaj nomoj) sekvas la konvenciojn de la 5-a eldono de The Clements Checklist of Birds of the World (La Clements Kontrollisto de Birdoj de la Mondo). La familiaj priskriboj komence de ĉiu titolo reflektas tiun taksonomion, same kiel la speciokalkuloj trovitaj en ĉiu familio.

Pingvenoj[redakti | redakti fonton]

Imperiestra pingveno, Aptenodytes forsteri

Ordo: Sfeniskoformaj. Familio: Sfeniskedoj

La pingvenoj estas grupo de akvaj, neflugantaj birdoj vivantaj preskaŭ ekskluzive en la Suda Hemisfero. La plej multaj pingvenoj manĝas krilon, fiŝojn, kalmarojn kaj aliajn formojn de marbestoj kaptitaj naĝante subakve. Ekzistas dek sep specioj tutmonde, sep el kiuj loĝas en Antarkto.

Albatrosoj[redakti | redakti fonton]

Vagalbatroso, Diomedea exulans

Ordo: Procelarioformaj birdoj. Familio: Diomedeedoj

La albatrosoj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj, kaj la Vagalbatrosoj de la genro Diomedea havas la plej grandajn flugildistancojn de iuj nunaj birdoj. Ekzistas 21 specioj tutmonde kaj 5 specioj troveblas en Antarkto.

Pufinoj kaj petreloj[redakti | redakti fonton]

Ordo: Procelarioformaj birdoj. Familio: Procelariedoj

La procelariedoj estas la ĉefa grupo de mezgrandaj "veraj petreloj", karakterizitaj per unuiĝintaj naztruoj kun meza vando, kaj longa ekstera funkcia organo. Ekzistas 75 specioj tutmonde kaj 18 specioj troveblas en Antarkto.

Larĝbeka priono, Pachyptila vittata

Ŝtormopetreloj[redakti | redakti fonton]

Grizdorsa petrelo, Garrodia nereis

Ordo: Procelarioformaj birdoj. Familio: Hidrobatedoj

La petreletoj estas parencoj de la petreloj, kaj estas la plej malgrandaj el marbirdoj. Ili manĝas planktonajn krustacojn kaj malgrandajn fiŝojn kaptitajn el la surfaco, tipe ŝvebante. La flugado estas flirtema kaj foje vesperteca. Ekzistas 21 specioj tutmonde kaj 3 specioj troveblas en Antarkto.

Plonĝopetreloj[redakti | redakti fonton]

Ordinara plonĝpetrelo, Pelecanoides urinatrix

Ordo: Procelarioformaj birdoj. Familio: Pelekanoidedoj

La plonĝopetreloj estas malgrandaj aŭkec-similaj birdoj troviĝantaj en la Suda Oceano. Ili manĝas krilon, kopepodojn kaj malgrandajn fiŝojn kaj kalmarojn. Ekzistas 4 specioj tutmonde kaj 2 specioj kiuj troveblas en Antarkto.

Kormoranoj[redakti | redakti fonton]

Antarkta kormorano, Phalacrocorax bransfieldensis

Ordo: Pelikanoformaj birdoj. Familio: Falakrokorakedoj

Falakrokorakedoj estas familio de mez-al-grandaj marbordaj, fiŝ-manĝantaj marbirdoj kiu inkludas kormoranojn kaj tufkormoranojn. Plumarkoloreco varias, kaj la plimulto havas plejparte malhelan plumaron, dum kelkaj specioj estas nigrablankaj, kaj kelkaj estas pli buntaj. Ekzistas 38 specioj tutmonde kaj 3 specioj kiuj troveblas en Antarkto.

Anasoj, anseroj kaj cignoj[redakti | redakti fonton]

Flavbeka pintvostanaso, Anas georgica

Ordo: Anseroformaj birdoj. Familio: Anasedoj

Anasedoj inkludas la anasojn kaj plej multe de la anas-similan akvobirdojn, kiel ekzemple anseroj kaj cignoj. Tiuj estas birdoj kiuj estas adaptitaj al akvomedia ekzistado kun naĝhaŭtumitaj piedoj, plataj bekoj, kaj plumoj kiuj estas elstaraj ĉe verŝado de akvo pro olea mantelo. Ekzistas 131 specioj tutmonde kaj 1 specio kiu troveblas en Antarkto.

Ĥionidedoj[redakti | redakti fonton]

Blanka ĥionido, Chionis alba

Ordo: Ĥaradrioformaj birdoj. Familio: Ĥionidedoj

La ĥionoj estas kadavromanĝantoj de la antarktaj regionoj. Ili havas blankan plumaron, kaj aspektas plumpaj kaj kolomb-similaj, sed verŝajne estas similaj al la prauloj de la modernaj mevoj kaj ŝternoj. Ekzistas 2 specioj tutmonde, 1 el kiuj okazas en Antarkto.

Rabmevoj[redakti | redakti fonton]

Sudpolusa rabmevo, Stercorarius maccormicki

Ordo: Ĥaradrioformaj birdoj. Familio: Sterkorariedoj

La familio Sterkorariedojrabmevoj estas, ĝenerale, mezgrandaj al grandaj birdoj, tipe kun griza aŭ bruna plumaro, ofte kun blankaj markaĵoj sur la flugiloj. Ili nestas sur la tero en temperitaj kaj arktaj regionoj kaj estas longdistancaj migrantoj. Ekzistas 7 specioj tutmonde kaj 2 specioj kiuj troveblas en Antarkto.

Mevoj[redakti | redakti fonton]

Dominika mevo, Larus dominicanus

Ordo: Ĥaradrioformaj birdoj. Familio: Laredoj

Laredoj estas familio de mezgrandaj al grandaj marbirdoj kaj inkludas mevojn kaj larojn. Ili estas tipe grizaj aŭ blankaj, ofte kun nigraj markaĵoj sur la kapo aŭ flugiloj. Ili havas fortikajn, longecajn bekojn kaj naĝhaŭtumitajn piedojn. Ekzistas 55 specioj tutmonde kaj 1 specio kiu troveblas en Antarkto.

Ŝternoj[redakti | redakti fonton]

Antarkta ŝterno, Sterna vittata

Ordo: Ĥaradrioformaj birdoj. Familio: Ŝternedoj

Ŝternoj estas grupo de ĝenerale mezgrandaj al grandaj marbirdoj tipe kun griza aŭ blanka plumaro, ofte kun nigraj markaĵoj sur la kapo. La plej multaj ŝternoj ĉasas fiŝojn plonĝante sed kelkajn plukas insektojn de la surfaco de nesala akvo. Ŝternoj estas ĝenerale longevivaj birdoj, kun pluraj specioj nun konataj kiel vivintaj pli ol 30 jarojn. Ekzistas 44 specioj tutmonde kaj 2 specioj kiuj troveblas en Antarkto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Clements, James F.. (2000) Birds of the World: a Checklist. Cornell University Press, p. 880. ISBN 0-934797-16-1.