Liro (poezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liro estas tipo de strofo kvinversa de la itala kaj hispana metrikoj, komponita de tri sepsilabaj versoj kaj du dekunusilabaj kun la jena rima dispono: 7a 11B 7a 7b 11B:

"O pastori felici
che d'un piciol poder lieti e contenti,
havete i cieli amici;
e lungi da le genti
non temete di mar'ira o di venti" ("Loda de la vita pastorale", Rime, 1560)

En la hispana liriko ĝi estis enkondukita de la poeto toleda Garcilaso de la Vega en sia "Oda a la flor de Gnido", kiun li komponis kiam li troviĝis en Napolo inter 1532 kaj 1536. Tiu strofa skemo ricevis la nomon de la termino liro (lira, en hispana) kiu aperas en la unua verso de la poemo:

"Si de mi baja lira
tanto pudiese el son que en un momento
aplacase la ira
del animoso viento
y la furia del mar y el movimiento..."

Tiu strofo, kiun Garcilaso uzis nur unufoje, estos uzata ofte de Fray Luis de León por liaj horaceskaj odoj, sed li uzis ankaŭ aliajn diferencajn mallongajn kombinojn de sepsilabaj kaj dekunusilabaj versoj kiun li nomis same liras; Johano de la Kruco, kiu estis lia disĉiplo en Salamanko, portis tiun strofon al perfekto ĉefe per sia poemo "En una noche oscura" (Dum malhela nokto).