Lingvoj en Niĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lingvistika mapo de Nigerio 1979
Lingvistika mapoo de Nigerio nun
Distribuo de la lingvoj en la regiono: la limoj de lingvoj kaj regionoj ne kongruas.

En Niĝerio oni parolas pli ol 500 indiĝenajn lingvojn, plus la anglan lingvon, kiu estas agnoskita kiel la oficiala.

Oficiala lingvopolitiko[redakti | redakti fonton]

Inter la plej parolataj lingvoj troviĝas la lingvoj edoa, efika, fulana (Adamaua-Fulfulde), haŭsa, idoma, igba, kanura, joruba.[1]

La haŭsa, igba kaj joruba, ĉiu kun pli ol dek milionoj da parolantoj, estas la plej uzataj, kaj havas apartan konsideron oficiale; ili estas komprenataj en la kamparana Niĝerio de pli multaj homoj ol la angla. Estas oficiala politiko, plifortigi la gravecon de tiuj tri indiĝenaj lingvafrankaoj, ekzemple per la traduko de la konstitucio de Niĝerio, kiu ĝis nun nur ekzistas en la angla, en tiujn lingvojn.[2] Estas taksite, ke pli ol 70 procentoj de la niĝerianoj povas paroli tiujn lingvojn.[3]

Krome, granda parto de la loĝantaro parolas la niĝerian piĝinon, kun bazo en la angla, aŭ niĝerian varianton de la angla lingvo.

La franca estis deklarita oficiala lingvo de la "National Language Policy",[3] la realigo en la praktiko tamen preskaŭ ne efikis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ethnologue
  2. Nigeria upgrades main local languages. afrol.com (2010-04-13). Alirita 2014-12-13.
  3. 3,0 3,1 Segun Awonusi. Linguistic hegemony and the plight of minority languages in Nigeria (angle) (PDF (90,8 KB)). reseau-amerique-latine.fr. Alirita 2014-12-13.[rompita ligilo]