Saltu al enhavo

Libia paletro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Libia paletro (ankaŭ konata kiel la Libia Rabaĵo-paletro, la Sieĝo-paletro, la Tehenu- aŭ Tjehenu-paletro) estas la postrestinta suba parto de ŝtona kosmetika paletro portante ĉizitan ornamadon kaj skribojn. Ĝi originas de la Protodinastia Periodo de Egiptujo (ĉ. 3200- 3000 a.K.). La paletro venas verŝajne el Abidos, Egiptujo.

La libia paletro, simile al la fama Narmer-paletro, estas unu el la malmultaj ŝtonaj paletroj de tiu periodo kiu enhavas kelkajn el la plej fruaj ekzemploj de hieroglifoj kaj ankaŭ montras la fruan uzon de registroj (vicaj apartigiloj) por apartigi klare la vicojn.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

La ikonografio de la paletro estas kiel sekvas: unu flanko de la paletro enhavas scenojn de piedirado de bestoj, en tri registroj (brutaro, azenoj, kaj gazeloj). La kontraŭa flanko de la libia paletro enhavas sep "grandurbojn" identigitajn per iliaj hieroglifoj, montritaj ene de ĉiu fortikaĵ-ĉirkaŭigita urbomuro. Super ĉiu grandurbo estas prezentita besto tenante manan plugilon. Tiu hieroglifo povas esti tradukata tiel "kara" (sugestante la bestoj estas bildigoj de la simbolo de ĉiu urbo), kiun aliaj proponis ke en tiu kunteksto oni traduku je "atakado" aŭ "detrui" kaj tiel la bestoj estas rilataj al la atakantoj, ne kun la grandurboj.

Bestoj restis videblaj sur muroj de nur kvar el la grandurboj sur la difektita paletro:

  • akcipitro ( Horuso);
  • paro de akcipitroj (moderna urbo Qift)
  • skorpio; kaj
  • leono

La ikonografio de ĉirkaŭpaŝado de vicoj de bestoj ene de registroj ankaŭ povas esti vidata sur la ebura tenilo de la tranĉilo de Gebel el-Arak.

La paletro estas farita el skisto, longas 18,5 cm (originale ĝi estis laŭ taksoj ĉ. 70 cm) kaj larĝas 21 cm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]