Lepsika foiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Signo de la Lepsika Komerca Foiro
Lepsika Komerca Foiro nokte

La Lepsika foiro (germane Leipziger Messe) estas grava komerca foiro, kiu ekestis antaŭ preskaŭ jarmilo. Post la Dua Mondmilito, la mezepoka urbo Lepsiko (Leipzig) falis ene de la teritorio de Orienta Germanio, post kio la Lepsika Komerca Foiro iĝis unu el la plej gravaj komercaj foiroj de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo, organizaĵo por ekonomia kunagado de la socialismaj landoj, kaj estis tradicie kunvenejo por komercistoj kaj politikistoj de ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno. Ekde 1996, kelkajn jarojn post la ekonomia kolapso de la eŭropa socialismo, la foiro okazas sur la foirejo Leipzig, situanta ĉirkaŭ 7 kilometrojn norde de la urbocentro.

La Esperanto-movado historie estis duoble implikita en la organizadon de la Lepsika foiro. Post la unua mondmilito, en la 1920-aj jaroj tre fortiĝis aktiva Esperanto-fako de la foiro, kun subteno interalie de Elisabeth Wunderlich. La Saksa Esperanto-Instituto kun Johannes Dietterle kaj posteuloj forte apogis la esperantistojn en la foiro, kiuj ofertis la servon de la internacia lingvo por interkomerca komunikado. Kaj sesdek jarojn pli poste, en la 1980-aj jaroj, la pro perestrojko kaj glasnosto kuragiĝantaj esperantistoj en Saksio vidis la foiron kiel bonan eblecon, per neformalaj foiraj vizoj inviti okcidentajn esperantistojn al komunaj renkontiĝoj, kiuj en la internacia etoso de la foiro ne kritike elstaris, sed ne estintus eblaj en normala ĉiutaĝo de GDR, kie la unuo por ŝtata sekureco kaj la orientgermana "Popola Milico" („Volkspolizei”) sendube ekatentiĝus pri granda privata renkontiĝo de ŝtatanoj hejmaj kaj de amikaj socialismaj ŝtatoj unuflanke kaj de kapitalismaj reprezentantoj aliflanke. Inter 1985 kaj 1990 la loka revuo Saksa Kuriero detale raportis pri tiuj alikaze neeblaj renkontiĝoj de esperantistoj "el la du politikaj sistemoj" de Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]