Leopold Kitzler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopold KITZLER estis germana esperantisto en Jugoslavio, privata oficisto en Maribor. En 1928 li estis redaktisto de Konkordo. Li tradukis germanajn beletristikaĵojn, gvidis kursojn, faris propagandon. Li ankaŭ estis la aŭtoro de Internacia Gramatiko de Esperanto.