Leonel Gonzaga
Leonel Gonzaga | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Leonel GONZAGA, brazilano, kuracisto. Prezidanto de Brazila Societo de Pediatrio (1931), vicprezidento de Brazila Kuracista kaj Kirurgia Societo (1921 kaj 1930), kunprezidanto de Unua Tut-Amerika Kongreso de Endrokinologio. Defendis la uzon de herbo Mentruzo (Chenopodium ambrosioides) kiel vermifugo al infanoj. Ano de brazila Rotary Club. Prezidanto de la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto. Verkis esperantan lernolibron.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Gonzaga el la Enciklopedio de Esperanto.