Lechquellengebirge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lechquellengebirge
montara sistemo
supermara alteco

2 753 m

Geografia situo 47° 11′ N, 9° 59′ O (mapo)47.1861111111119.985Koordinatoj: 47° 11′ N, 9° 59′ O (mapo) f4
Lechquellengebirge (Aŭstrio)
Lechquellengebirge (Aŭstrio)
DEC
Situo de Lechquellengebirge
Map
Lechquellengebirge
vdr

La Lechquellengebirge (germane, prononco proksimume [Lehkvelngebirge] respektive en pli norda prononco [Lehkvelngebiage]) aŭ en Esperanto fonta montaro de rivero Lech estas malgranda montoĉeno en la norda, kalka regiono de la Alpoj en Centra Eŭropo. Ĝi apartenas al la federacia lando Vorarlbergo de Aŭstrio. Plej alta pinto estas la monto Große Wildgrubenspitze, kiu altas 2753 metrojn, sed ankaŭ multaj aliaj montoj havas karakterizan siluteon kaj estas celo de montgrimpistoj - inter ili ekzemple estas la monto Zitterklapfen (germane, prononco proksimume [Citrklapfn] respektive en pli norda prononco [Citaklapfn]), kiu altas 2403 metrojn.

rigardo en la valon de la rivero Lech

Pintoj[redakti | redakti fonton]

Superrigarde, la 10 plej altaj pintoj de la montaro estas:

  • Große Wildgrubenspitze, alteco 2753 metroj
  • Rote Wand, centra pinto, alteco 2704 metroj
  • Großer Grätlisgrat, alteco 2702 metroj
  • Mittlere Wildgrubenspitze, orienta pinto, alteco 2696 metroj
  • Mittlere Wildgrubenspitze, centra pinto, alteco 2695 metroj
  • Rote Wand, orienta pinto, alteco 2688 metroj
  • Nadel, alteco 2685 metroj
  • Spuller Schafberg, ĉefa pinto, alteco 2679 metroj
  • Roggalspitze, alteco 2672 metroj
  • Wasenspitze, alteco 2665 metroj

Pliaj konataj pintoj de la montaro, ordigitaj laŭ alteco, estas inter alie:

  • Braunarlspitze, alteco 2649 metroj
  • Hochlicht, alteco 2600 metroj
  • Mohnenfluh, alteco 2542 metroj
  • Karhorn, alteco 2416 metroj
  • Zitterklapfen, alteco 2403 metroj
  • Hochkünzelspitze, alteco 2397 metroj
  • Roggelskopf, alteco 2284 metroj
  • Feuerstein, alteco 2271 metroj
  • Warther Horn, alteco 2257 metroj
  • Gamsfreiheit, alteco 2211 metroj
  • Hoher Fraßen, alteco 1979 metroj


Iuj bildaj impresoj[redakti | redakti fonton]