Le Faou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Faou
Komunumo
Lignostrukturaj domoj en la ĉefa strato
Blazono
Oficiala nomo: Le Faou
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Arondismento Châteaulin
Kantono Le Faou (ĉefurbo)
Interkomunumo Komunumoj de la mara Aulne
Historia regiono Bretona duklando
Situo Le Faou
 - koordinatoj 48° 17′ 36″ N 04° 10′ 39″ U / 48.29333 °N, 4.17750 °U / 48.29333; -4.17750 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 151 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 11,85 km² (1 185 ha)
Loĝantaro 1 759 (2009) [1]
Denseco 148,44 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Pierre Engelibert
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 29590
INSEE 29053
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Vikimedia Komunejo: Le Faou
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo
Map

Le Faou' prononciĝas le fu : la vorto "faou" prononciĝas "fu" por ĉiuj loknomoj (Le Faou, Chateauneuf-du-Faou, Plonevez-du-Faou, rivero de Le Faou) kaj "fa-u" por ĉiuj personnomoj (Faou, Le Faou), sufiĉe multaj en la regiono.

Le Faou estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère kaj en la regiono Bretonio en Francio. Le Faou estas membro kaj sidejo de la regiona natura parko de Armoriko.

Ĝi estas komunumo kun la labelo "unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio", atribuata de sendependa asocio por la promocio de la turismaj avantaĝoj de la francaj urbetoj riĉaj je kvalita heredaĵo.

Etimologio kaj originoj[redakti | redakti fonton]

Le Faou venas de la bretonlingva vorto « faou » (fago) aŭ de « pou, pagus » (lando) kaj troveblas estas la sekvantaj nomoj : Le Fou en 1173, Fagus en 1225[2].

Le Faou devenas de divido de la malnova paroĥo de praa Armoriko Hanvec, kiu estis dividita en subparoĥoj nomataj "trève", tiu de Hanvec kaj tiu de Rosnoën, de kiu Le Faou dependis ĝis en 1803[3]. La komunumo Rumengol estis aldonita al Le Faou en 1970.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda loko kaj privilegia situo[redakti | redakti fonton]

Le Faou : panorama vido de la vojo Rosnoën-Quimerc'h

Le Faou situas funde de rio en la rodo de Brest, sur la "Rivero de Le Faou", fronte al Landévennec kaj je la kruciĝo de la vojoj RN 165 (E 60) kaj D 42, je 14-metra alteco. La plej proksimaj grandaj urboj estas Plougastel-Daoulas je 16 km, Brest je 31 km, Quimper je 42 km, Crozon je 28 km.

Ĉiutempe, Le Faou situis sur la vojo, komence romia vojo poste reĝa vojo, Quimper-Brest, kiu historie iris tra Quéménéven, Châteaulin, Saint-Ségal, Le Faou, Irvillac, Saint-Urbain, Landerneau, Saint-Divy kaj Guipavas[4]. La romia vojo iranta de Vorgium (Carhaix al la pinto de Dinan en la duoninsulo de Crozon, tra Brasparts, evitis Le Faou, iranta tra Rosnoën, la rivero Aulne estis transirebla per pramo en Térénez. Tiu kruciĝeja rolo klarigas la artmetian kaj komercan tradicion de la urbeto, kiu kontrastas kun la ĉirkaŭaj kamparaj vilaĝoj, eĉ laŭ la tradiciaj kostumoj[5] surmetataj de ĝiaj loĝantoj. La kaŝtana koloro de la virkostumoj klarigas la esprimon pays rouzic donatan al la regiono de Le Faou, inkluzivanta Argol, Châteaulin, Dinéault, Gouézec, Landévennec, Le Faou, Lopérec, Pont-de-Buis-lès-Quimerc'h, Port-Launay, Rosnoën, Saint-Coulitz, Saint-Rivoal, Saint-Ségal kaj Trégarvan[6].

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficialaj datumoj de 2008 sur la retpaĝejo de Insee
  2. InfoBretagne.com
  3. InfoBretagne.com
  4. René Kerviler, france Étude critique sur la géographie de la presqu'île armoricaine au commencement et à la fin de l'occupation romaine, 1874, legebla de Gallica
  5. Site du cercle celtique Bro ar Ster goz du Faou Arkivigite je 2010-07-10 per la retarkivo Wayback Machine ; Ibid. Arkivigite je 2010-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Retpaĝejo de la kelta klubo Bro ar Ster goz du Faou. Arkivita el la originalo je 2010-07-10. Alirita 2012-03-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christel Douard, Erwan Le Bris du Rest, Catherine Toscer-Vogel, france Entre mer et fleuve, Le Faou et son canton ; Asocio por la inventaro de Bretonio, kol. Images du Patrimoine, Rennes, 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]