Landsat 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artisma reprezento de Landsat 5.

Landsat 5 estis malaltorbita satelito lanĉita en la 1a de Marto, 1984, por kolekti satelitajn bildojn de la surfaco de la Tero. Kiel pluigo de la Landsata Programo, Landsat 5 estis kunlabore administrita de la United States Geological Survey (USGS) kaj de la NASA. La informo el la 5 estis kolektita kaj distribuita el la Centro por la Terrimedaj Observado kaj Scienco (EROS) de la USGS.

Post 29 jaropj en spaco, Landsat 5 estis oficiale malfunkciigita en la 5a de Junio, 2013.[1] Ĉe la fino de ĝia misio, la uzado de la Landsat 5 estis malhelpita de ekiparaj paneoj, kaj ĝi estis anstataŭita per la Landsat 7 kaj la Landsat 8.[1] La fakuloj pri la misio antaŭvidis ke la satelito reeniros en la Tera atmosfero kaj disintegriĝos ĉirkaŭ 2034.[1]

Agnoskita de la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭre funkcianta Ter-observanta satelita misio en la historio, la Landsat 5 orbitis la planedon pli ol 150,000 fojojn dum ĝi transsendis pli ol 2.5 milionojn da bildoj de la tersurfacaj kondiĉoj ĉirkaŭ la mondo, ege superante sian originan tri-jarvivan desegnon.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]