Saltu al enhavo

Landlimaglo (Oberhof)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landlimaglo apud Oberhof

Landlimaglo apud Oberhof (germane: Grenzadler bei Oberhof) estas konata eksa landlimŝtono apud Oberhof, Germanujo, ĉe Rennsteig. Ĝi markis ĉestariĝe la landlimon inter Reĝlando Prusio (sekcio Steinbach-Hallenberg) kaj la pli norde situinta Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao (sekcio Oberhof).

La monumentprotektotaĵo estas eble la plej populara ekzemplo de prusiaj landlimagloj. Ĝi troviĝas ĉe la ŝoseo inter Oberhof kaj Oberschönau.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bushaltejo Grenzadler; fone estas la enirejo al la turisma informejo Rennsteighaus

Post la Prusia-Aŭstria milito 1866 venis Distrikto Schmalkalden sub prusian okupiĝon kaj laŭlonge de la ĝistiamaj teritorioj de Elektoprincujo Hesio ĉiuj ŝtonoj dekoraciitaj per hesia leono anstataŭigitis per fortimpresaj prusiaj agloj.

La ĉi-tiea landlimŝtono havas altecon de ĉ. 1,80 metroj kun konforma rondiĝo ĉe sia supro. Ĝia stratenspektanta flanko havas gisferan platon kun la prusia blazonmotivo. En la medio de ĝi (kiu portis la nomon Schützenwiese) estas nuntempe multaj sportejoj, i.a. la biatlona stadio Lotto Thüringen Arena am Rennsteig kaj la skisaltejoj de ĉe Kanzlersgrund. Proksimas ankaŭ la federacia vintrosporttrejnejo Bundesleistungszentrum für Wintersport. La oberhof-a landlimaglo estas grava orientiĝpunkto kaj elirejo respektive celo por migradoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp.: Seit 1866, als der Kreis Schmalkalden preußisch wurde und hier eine Hauptverkehrsstraße die preußische Grenze kreuzte, markiert der Grenzstein mit Adler diese Stelle und gab ihr seinen Namen. Ĉe: "Von der Grenzwiese bis zum Grenzadler"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.70589710.692812