Lajos Walko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Walko [lajoŝ valko], laŭ hungarlingve kutima nomordo Walko Lajos estis hungara politikisto, ministro. Lia familia nomo foje aperis en formo Walkó.

Lajos Walko en Pollando en 1928

Lajos Walko [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1880 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de januaro 1954 en Visegrád.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Walko frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Lejpcigo, Berlino, poste li laboris en banko. En 1911 li eklaboris en ministerio pri financo, en 1919 li estis jam subministro, en 1921 ministro. Inter 1922-1926 li estis ministro pri komerco, en 1924 ankaŭ ministro pri financo monaton, en 1925 ankaŭ ministro pri eksteraj aferoj, fine inter 1925 kaj 1932 (tamen kun interrompo) denove ministro pri eksteraj aferoj. Ekde 1938 li estis bankestro.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]