Saltu al enhavo

Lago Simcoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simcoe
Satelita vido montranta lagon Simcoe
Satelita vido montranta lagon Simcoe
lago
Insuloj Georgina
Thorah
Insulo Strawberry
Insulo Snake
Insulo Fox
Setlejoj Orillia (Ontario)
Areo de la baseno 2 840 km²dep1
Landoj de la baseno Kanado (Ontario)
Datenoj
Koordinatoj 44° 27′ N, 79° 21′ U (mapo)44.443888888889-79.355277777778219Koordinatoj: 44° 27′ N, 79° 21′ U (mapo)
Simcoe (Ontario)
Simcoe (Ontario)
DEC
Map
Simcoe
Supermara alteco 219 m
Surfaca areo 723 km²[1]
Maksimuma longo 30 kmf6
Maksimuma larĝo 25 kmf7
Akva volumeno 11,6 km³dep1f8
Maksimuma profundo 41 m[2]
Averaĝa profundo 15 mf11
vdr

Simcoe estas lago en suda Ontario (Kanado), la kvara plej granda lago en la provinco. Ĝi estas parto de la kanalsistemo Trent-Severn. Je la tempo de la alveno de la unuaj eŭropanoj en la 17-a jarcento la lago estis nomita Ouentironk ("Bela Akvo") de la huronaj loĝantoj. Tre baldaŭ poste ĝi estis nomata Lago Toronto, laŭ iroka termino, kiu signifas "pasejo". Francaj komercistoj nomis ĝin Lac aŭ Claies (= lago de korboplektaĵoj) pro la plektaĵaj fiŝkaptiloj (nasoj), kiujn huronoj tie starigis.

En 1793 John Graves Simcoe, brita vicguberniestro de Supra Kanado, donis al ĝi la nomon de sia patro (hazarde ankaŭ lia propra nomo).

Mapo

La lago estas 30 km longa kaj 25 km larĝa. Ĝia areo estas proksimume 725 km²[3]. Ĝi estas formita simile al pugno kun la montrofingro kaj dikfingro etenditaj. La "dikfingro" estas golfo Kempenfelt okcidente, la pojno estas Lago Couchiching norde kaj la etendita fingro estas golfo Cook sude. Iam oni konsideris Couchiching kiel nuran golfon de Lago Simcoe, sed la ligilo estas tiom malvasta, ke eblas konsideri ĝin aparta lago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Natural Resources Canada - The Atlas of Canada - Lakes Arkivigite je 2007-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Ministry of Natural Resources - Fishing Destination: Lakes Simcoe and Couchiching. Arkivita el la originalo je 2011-05-30. Alirita 2020-02-06.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-20. Alirita 2008-02-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]