Laborista Partio (Norvegio)
Laborista Partio | ||
---|---|---|
socialdemokratia partio | ||
Komenco | 22-a de aŭgusto 1887 vd | |
Lando(j) | Norvegio vd | |
Sidejo | Oslo | |
Ideologio | ||
Moto | «De store oppgavene løser vi best sammen» | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Kjersti Stenseng vd | |
Ĉefestro(j) | Anders Andersen • Hans G. Jensen • Christian Holtermann Knudsen • Carl Jeppesen • Ole Georg Gjøsteen • Gustav A. Olsen-Berg • Carl Jeppesen • Ludvig Meyer • Christian Holtermann Knudsen • Christopher Hornsrud • Oscar Nissen • Christian Holtermann Knudsen • Kyrre Grepp • Emil Stang • Oscar Torp • Einar Gerhardsen • Trygve Bratteli • Reiulf Steen • Gro Harlem Brundtland • Thorbjørn Jagland • Jens Stoltenberg • Jonas Gahr Støre vd | |
Membro de | Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Tria Internacio • Internacia Revolucia Marksisma Centro • Laborista kaj Socialista Internacio • Socialista Internacio • Progresema Alianco vd | |
Posedatoj | Det Norske Arbeiderpartis Forlag vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | forening/lag/innretning | |
La Laborista Partio (norvege Arbeiderpartiet) estas socialdemokrata[1] politika partio en Norvegio. La partio estas la superaro de la triparta koalicio ruĝa-verda en la dua ministraro de Jens Stoltenberg, kiu estis 2005–2013 la ĉefministro de Norvegio.
La Norvega Laborista Partio devontigas sin al socialdemokrataj idealoj. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu" (norvege: Arbeid til alle).[2]
Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utøya, la 22-an de julio 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Mette-Marit.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Wolfram Nordsieck, Parties and Elections in Europe, 2009. Aliris la 2011-07-24.
- ↑ Laila Ø Bakken kaj Vilde Helljesen, Arbeiderpartiet — Ørnen i Norge ("Laboristo Partio: aglo en Norvegio"), NRK, 2009. Aliris la 2011-07-24.
|
|