La progreso de la diboĉulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La progreso de la diboĉulo
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro novklasika muziko
Loko de rakonto Londono
vdr

La progreso de la diboĉuloThe Rake's Progress estas opero triakta kun epilogo fare de Igor Stravinski. La libreto, verkita de W. H. Auden kaj Chester Kallman, estas bazita nur en la ok pentraĵoj kaj gravuraĵoj titole A Rake's Progress (1733–1735) de William Hogarth, kiujn Stravinski estis vidinta la 2an de Majo 1947, en ekspozicio de Ĉikago.

La tria pentraĵo de Hogarth, montranta Tom dum aventuro en ĉiesulinejo en Londono.

La historio temas pri la dekadenco kaj falo de iu Tom Rakewell, kiu abandonis Anne Trulove por la diboĉo de Londono akompane de Nick Shadow, kiu siavice rezultas esti la Diablo. Post kelkaj misaventuroj, ĉiuj iniciatitaj de la devojiganta Umbro, Tom finas en la Hospitalo Bedlam, nome tiama hospitalo por 'frenezuloj' tiam situanta en la City (urbocentro) de Londono. La moralo de la rakonto estas: "Por pigraj koroj kaj manoj kaj mensoj la Diablo trovas laboron farotan."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj
Bibliografio
  • Carter, Chandler. "The Rake's Progress and Stravinsky's Return: The Composer's Evolving Approach to Setting Text". Journal of the American Musicological Society 63, no. 3 (Fall 2010): 553–640.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]