La Leche League

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ligo de lakto
hispane La Leche League
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1956 vd
Lando(j) Usono vd
Tipo neprofitcela organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Leche League (La Lakto-ligo aŭ simple LLL) estas neprofitcela organizaĵo, kiu zorgas pri antaŭenigo kaj disvastigo de mamnutrado. Ĝi estis fondita en 1956 en Usono kaj aktivas nuntempe en ĉirkaŭ 60 ŝtatoj.

La Leche League estas internacie agnoskita aŭtoritato rilate al mamnutrado. La Leche League International estas konsila membro de la Unuiĝintaj Nacioj de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj disponigas siajn spertojn kaj publikaĵojn en pli ol 30 lingvoj kaj al interesataj fakuloj kaj al amatoroj.

La Professional Advisory Board de La Leche League International, al kiu apartenas konataj sciencistoj, zorgas pri informoj laŭ la plej lastaj esploroj kaj kontrolas ĉiajn medicinajn punktojn en la LLL-publikaĵoj. Ĝi estas komunutila, superkonfesia kaj politike neŭtrala institucio.

La celo de LLL estas doni subtenon, kuraĝigon kaj informon al ĉiu virino, kiu deziras mamnutri sian infanon.

La baza ideo de LLL estas la komunikado de virino al virino, konsilo kaj helpo, subteno kaj kuraĝigo de patrinoj, kiuj mem manutris, al ĉiuj patrinoj, kiuj deziras mamnutri aŭ jam faras tion. Tio eblas per monataj renkontiĝoj kaj telefonaj konsiloj. La konsilantinoj, edukitaj de LLL, transdonas aldone al personaj spertoj sciojn, kiujn ili ricevis dum seminarioj de LLL.

En Aŭstrio La Leche League ekzistas ekde 1979 kaj nuntempe ĉirkaŭ 80 konsilantinoj laboras volontule.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]