László Muzsnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MUZSNAI László (pro. muĵnai) estis hungara reformita pastro, teologia profesoro naskita en Maroskeresztúr la 31-an de oktobro 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de februaro 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Muzsnai studis teologion en Koloĵvaro (1916-1920), Montpellier (1922), Ĝenevo (1923), Princeton (1926) kaj Montreal (1927), kie li ankaŭ doktoriĝis (1927). En Kolozsvár li akiris gradon de privatprofesoro (1933) kaj diplomon de religiinstruisto. Li estis religiinstruista helppastro en Koloĵvaro (1920-1927), poste en Budapeŝto (1927-1936), (1937-1953), poste helppastro en diversaj ekleziejoj ĝis sia pensiuliĝo (1971). Inter 1934-1937 li prelegis filozofion en la reformita seminario por pastroinstruado de Losonc.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The mental evolution (Princeton, 1925);
  • The doctrine of sin (Princeton, 1926);
  • The psychology of religious conciousness (Montreal, 1927);
  • A lélek rejtelmes világa (Bp., 1929);
  • Az egyetlen bálványimádó állat és világa (Mezőtúr, 1930);
  • Angol nyelvkönyv (kun Albert Kováts, Bp., 1932);
  • Lelki problémák (Mezőtúr, 1935);
  • A valami és a semmi logikai szerkezete (Bp., 1936);
  • Magyar metafizika és logika (Bp., 1943).

Fonto[redakti | redakti fonton]