László Filep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Filep
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1941 (1941-12-06)
en Császló
Morto 19-an de novembro 2004 (2004-11-19) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

László Filep [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Filep László estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, matematikhistoriisto.

László Filep[1] naskiĝis la 6-an de decembro 1941 en Császló, li mortis la 19-an de novembro 2004 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Filep maturiĝis en gimnazio de Mátészalka, poste li akiris pedagofian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1964. Post la diplomo li instruis en mezlernejo, inter 1973 kaj 1983 li estis lektoro en Altlernejo György Bessenyei, docento inter 1983-1987 kaj en la studjaro 1994, profesoro depost 1994. Pli frue en 1973 li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, plian matematikistan diplomon en Universitato Lajos Kossuth en 1978, fine li doktoriĝis samloke en 1995. Li estis lektoro en Tripolo inter 1987-1990 kaj 1992-1994. Krom la instruado li verkis artikolojn pri algebro kaj historio de la matematiko. Menciindas, ke li abrupte mortis en lernoĉambro dum instruado. Li havis edzinon ekde 1966.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A tudományok királynője (A matematika története) (1997)
  • A számírás története (kunverkisto, 1999)
  • Játékelmélet (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]