László Dezséry
László Dezséry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1914 en Budapeŝto | ||||
Morto | 8-an de novembro 1977 (63-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pécs vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • politikisto • verkisto • radio editor • luterana pastoro vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
László Dezséry [lAslO deĵEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dezséry László estis hungara pastro, luterana episkopo, verkisto, parlamenta deputito.
László Dezséry [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de novembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Dezséry doktoriĝis en Sopron en 1936, Post 2 jaroj li pastriĝis, ekde 1941 li regule verkis artikolojn en ĉefurba ĵurnalo. Ĝis 1949 li estis universitata pastro, poste li laboris en kirko de Óbuda. Li kunlaboris kun la komunistoj, tial ne mirinde li estis elektita episkopo, samtempa la ĉefa pastro en Luterana preĝejo (Belváros). Lia amiko estis József Darvas. En 1951 li jam ricevis premion. Dum la Hungara revolucio de 1956 li abdikis, baldaŭe li forlasis la religian vivon kaj sekvis la civilan vivon. Ekde 1957 ĝismorte li estis membro de Hungara Radio, dimanĉe li mem legis siajn notojn. Inter 1958-1962 li estis parlamenta deputito, sed li havis ankaŭ diversajn taskojn.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- „Lélek s szabad nép…” (1941)
- Hétvégi jegyzetek (1957)
- Egy képviselő naplójából (1962)
- India (Barato), [1977)