László Benedek (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Benedek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (56-jaraĝa)
en Lipova
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo violonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

BENEDEK László estas rumania hungara/perua violonisto naskita en Lipova en 1968 kaj loĝanta en Peruo ekde decembro 1995.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Benedek studis en la muzikliceo kaj muzika altlernejo de Kluĵo. Li iĝis magistro kiel stipendiulo pri muziko en la Bowling Green University, en Ohio Usono. Poste li studis en Cincinnati University, kiel studento de Kurt Sassmahaus, Peter Ondjian kaj Henry Meyer. Li estas solisto de la Filharmonia Orkestro de Lima, de kamerorkestro de Universidad Católica, de la simfoniaj orkestroj de Arequipa kaj Huanuco. En 1996 li fondis la Liman Arĉkvarteton, kies li estas solisto.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1988 kaj 1993 unuaj lokoj en tutlandaj konkursoj de la Muzika Akademio de Bukareŝto.
  • Majo 1995 premio James Paul Kennedy de Muzika Akademio de Bowling Green University;
  • 1996 unua premio de la jara Starling Contest de University of Cincinnati.

Fonto[redakti | redakti fonton]