L'Esperanto dans l'Enseignement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
L' Esperanto
dans l' Enseignement
L' Esperanto dans l' Enseignement
L' Esperanto
dans l' Enseignement
Aŭtoro Pol Denoël
Eldonjaro 1968
Urbo Wilrijk (Antverpeno)
Eldoninto Eldonejo-librejo Sonorilo
Paĝoj 32
vdr

L' Espéranto dans l' Enseignement (Esperanto en la Lernejoj) estas franclingva libreto verkita de Pol Denoël, tiama profesoro en l'Ecole Supérieure de Pédagogie de Lieĝo. La unua eldono datiĝas de 1968 (Fondation "Maurice Jaumotte-Locquet", 24 p.). La dua, pli ampleksa, estas publikigita de Eldonejo-librejo Sonorilo en Antverpeno en 1982.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro diskutas la problemojn pri enkonduko de Esperanto en la francajn lernejojn. La indiferenteco de la plimulto de la instruistoj rezultas el kredo, ke Esperanto estas nur artifika inventaĵo kaj ke oni ne perdu tempon por tia infanludo. La aŭtoro argumentas, ke la lernado de Esperanto profundigas la scion pri la gepatra lingvo. Esperanto povas esti ponto por ĉiuj lernantoj de aliaj fremdaj lingvoj. La sistemo de la lingvo permesas la formadon de novaj vortoj preskaŭ sen limo. La stabileco de la lingvo estas pruvita de 80 jaroj. Malgraŭ la rezolucio de Unesko por Esperanto, la lingvo preskaŭ ne ekzistas en la francaj lernejoj. Aktuale la parlamento pritraktas permeson por Esperanto-kursoj en la lernejoj. La broŝuro (en la franca lingvo) do venas ĝustatempe por varbi ĉefe inter francaj instruistoj. 
— Monato
Citaĵo
 Por ke Esperanto eniru la lernejon, oni bezonas per trafaj argumentoj konvinki la kompetentajn instancojn. Ĝis nun mankis libreto, kiun oni povus al ili enmanigi. Tia broŝuro nun ekzistas. La sekreto de la senpasie verkita traktato estas la "imago" kiun ĝi peras, pri la lerneja valoro de la Lingvo Internacia. Por la supra celo gravas faktoj, kaj en ĉi tiu broŝuro ĉiu aserto estas precize dokumentita en subnoto aŭ en la bibliografio. La interna kaj ekstera aspekto estas eleganta kaj alloga. 
— El revuo "Esperanto", januaro 1969/13
Citaĵo
 Por venki la inertecon de la oficialuloj, oni enmanigu al ili nacilingvan libreton, kiu en scienca kaj tamen konvinkiga formo informu ilin pri la problemo Esperanto kaj lernejo. Por homoj, kiuj scipovas la francan lingvon, ekzistas tia valorega broŝuro. Skribis ĝin d-ro Pol Denoël. 
— El "Metodiko de la Esperanto-Instruado"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]