Kupronikelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvin svisaj frankoj.

Kupronikelo estas alojo de kupro kiu enhavas nikelon kaj plifortigajn elementojn, kiaj fero kaj mangano. Krom la termino kupronikelo, oni uzis ankaŭ aliajn similajn nomojn pro priskribi tiun materialon: nome la registritaj markoj AlpakaAlpacca, Arĝenta Minarĝento, kaj la franclingva termino Cuivre blanc (blanka kupro), estas ankoraŭ uzataj kaj registritaj; ankaŭ foje ĝi estas referencata kiel "hotela arĝento", germana arĝento (laŭ la hispanlingva "plata alemana"), kaj "Ĉina arĝento".[1]

Kupronikelo estas tre rezista al korodo en marakvo, ĉar pro sia elektroda potencialo ĝi estas neŭtra rilate al marakvo. Pro tio, ĝi estas uzata por tubaro, varmoŝanĝiloj kaj kondensiloj en marakvaj sistemoj, maraj aparataroj, kaj foje por helicoj, krankŝaftoj kaj korpoj de gravaj trenŝipoj, fiŝoŝipoj kaj aliaj labor-boatoj.

Ofta konsumo de Kupronikelo estas en arĝent-koloraj modernaj moneroj. Tipa mikso estas 75% da kupro, 25% da nikelo, kaj ioma kvanto da mangano. Iam, moneroj de vera arĝento estis senvalorigitaj pere de Kupronikelo.

Monelo estas grupo de nikelaj alojoj, ĉefe komponita de nikelo (ĝis 67%) kaj kupro, kun malgrandaj kvantoj de fero, mangano, karbono, kaj silicio.

Spite sia alta kuprenhavo, Kupronikelo estas arĝenta laŭ koloro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutsches Kupfer-Institut (Hrsg.): Kupfer-Nickel-Zink-Legierungen. Berlin 1980.