Kuŝvagono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuŝvagono en Eŭropo. La faldeblaj litoj estas agorditaj por kuŝado.
Kuŝvagono en City Night Line en norda Eŭropo

En trajno, kuŝvagono[1] estas vagono, en kiu iom da kuŝado eblas.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kuŝvagono estas dividita en 8–10 dividaĵoj. Ĉiu dividaĵo havas plurajn kuŝejojn, kiuj estas ofte faldeblaj kaj ankaŭ funkcias kiel sidejoj dum la tago.

Ofte, la trajna servo provizas la envagoniĝintojn per kusenoj kaj aliaj litaĵoj. Kuŝantoj en kuŝvagono ne ĝuas privatecon, kaj kuŝvagonoj ne estas apartigitaj laŭ sekso, malsimile al pli komfortaj litvagonoj.

Uzo en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Kuŝvagonoj estas popularaj en Eŭropo kaj en eks-Sovetiaj landoj. En Britio, tamen, kuŝvagonoj estas maloftaj.

Ekde la 1990-aj jaroj, kuŝvagonoj kaj litvagonoj iĝis malpli ofte uzataj pro la haveblo de rapidaj dumtagaj trajnoj kaj la malmultekostiĝo de mallongdistanca aviado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]