Saltu al enhavo

Krobica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krobica
vilaĝo en Pollando
Krobica (Pollando)
Krobica (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Krobicy
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Mirsk
Koordinatoj 50° 56′ N, 15° 22′ O (mapo)50.93583333333315.358888888889Koordinatoj: 50° 56′ N, 15° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 400-460 m
Areo 3,3 km²
Loĝantaro 360 (en 2006)
Poŝtkodo 58-850
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Krobica (germane Krobsdorf ĝis 1945) estas ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Mirsk en Izera Montaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la 13-a jarcento kaj temas pri tiam nomata Krebsdorf. Ĝi disvolviĝis en la 14-a jarcento pro minado de stana erco en proksima Gierczyn. Dume kelkcent da jaroj la vilaĝo estis proprietaĵo de familio de Schaffgotsch. En la jaro 1613 pro pesto mortis ĉiuj loĝantaroj escepte familianoj de loka juĝisto. De 1756 en Krobica ekspluatis stanon, kaj poste kobalton, kio finis en 1803. En 1840 loĝis ĉi tie jam 306 da ŝpinaĵistoj. Ĉi tie naskiĝis pastoro Johano Kristoforo Schwedler (1672-1730), kiu estis adepto de pietismo kaj kiu estis aŭtoro de ĉirkaŭ 400 da popularaj religiaj kantoj. En la jaroj 1945-47 la vilaĝo mallonge nomiĝis Rakówek. En 1979 ĉirkaŭe de la vilaĝo oni dokumentis gangon de kasiterito, kiu havas grandan minadan perspektivon.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Vilaĝoj de Komunumo Mirsk:
BrzeziniecGajówkaGiebułtówGierczynGrudzaKamieńKarłowiecKłopotnicaKotlinaKrobicaKwieciszowiceMlądzMroczkowiceOrłowiceProszowaPrzecznicaRębiszów