Kotikatu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotikatu
televida serio
Originala titolo Kotikatu
Originala lingvo finna lingvo
Origina lando  Finnlando
Ĝenro dramo
Aktoroj Jukka Puotila
Lingvo(j) finna lingvo
Amplekso
Sezonoj 18
Epizodoj 589
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 24 aŭg. 1995 – 8 dec. 2012
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Kotikatu ("hejmstrato") estas finna dramserio, kio estis prezentita unuafoje inter 1995 kaj 2012 en la finna televida kanalo Yle TV1. La serio rakontas speciale pri la vivo en apartamentaj konstruaĵoj en Helsinko. La ĉefaj familioj en la serio el la unua periodo estas malriĉeta familio Luotola (gepatroj Hannes kaj Karin) kaj riĉa familio Mäkimaa (gepatroj Pertti kaj Eeva). La serio komparas tiujn du ambaŭe denaskajn helsinkanajn sed vere diversajn (kvankam plejparte amikajn al la ĉiuj aliaj) familiojn. Malantaŭe estis aldonita el Lappeenranta al Helsinko transloĝiĝinta familio Partanen (gepatroj Onni kaj Anja). La serio estis la plej longdaŭra dramserio de Finnlando, ĝis Salatut elämät pasis ĝin en 2016. Kotikatu estis prezentita en ĵaŭdoj per proksimume 45–50 minutojn longaj epizodoj, ĝis en 2009 estis komencita prezenti la serion per proksimume 30 minutojn longaj epizodoj en ĵaŭdoj kaj vendredoj. La serio estis populara en Finnlando.

La serio komencis tragike: Pertti Mäkimaa erare veturis per aŭto sur Ninni Luotola (filino de Hannes kaj Karin Luotola kaj Hannes batas Pertti'n[1].

Gravaj figuroj kaj iliaj aktoroj

  • Hannes Luotola - Risto Autio
  • Karin Luotola - Anitta Niemi
  • Pertti Mäkimaa - Jukka Puotila
  • Eeva Mäkimaa - Lena Meriläinen
  • Onni Partanen - Sulevi Peltola
  • Anja Partanen - Eeva Litmanen
  • Mauri Alho - Aake Kalliala
  • Hessu Pennanen - Petteri Jamalainen
  • Maija Mäkimaa - Tiina Rinne
  • Tuuli Partanen - Siiri Sinnemäki
  • Outi Partanen - Karolina Franck
  • Samuli Partanen - Jouni Sutka

Referencoj

Eksteraj ligiloj