Kontrakto de Hachette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Kontrakto de Hachette inter Zamenhof kaj la pariza eldonejo Hachette estas franclingva dokumento el la 30-a de julio 1901, per kiu Zamenhof cedas al Louis de Beaufront la ekskluzivan rajton publikigi Esperanto-eldonaĵojn. Esperantlingva versio de la teksto, danke al traduko de Gaston Waringhien aperis en la Enciklopedio de Esperanto.

La Kontrakto[redakti | redakti fonton]

Unuflanka Cedo[redakti | redakti fonton]

Mi subskribinto, Dro Lazaro Ludoviko Zamenhof, elpensinto de la internacia lingvo Esperanto, loĝanta en Varsovio, strato Dzika n-o 9, deklaras per ĉi tiu dokumento, cedi al Sro de Beaufront, laŭ kondiĉoj parole konsentitaj inter ni, la ekskluzivan rajton por ĉiuj landoj publikigi ĉiujn verkojn destinitajn al la propagando kaj instruado de tiu lingvo, laŭ la praktika kaj literatura vidpunktoj; kontrakti tiucele por Francujo kun de li elektota eldonisto, kiu mem rajtos subkontrakti kun la eldonistoj de la diversaj fremdaj landoj. Tiuj verkoj, kiuj devos esti antaŭe prezentitaj al mi, estos aprobitaj de mi ekskluzive je ĉiuj aliaj; ili surhavos la mencion de tiu aprobo. Mi devontigas min persekuti, konsente kun Sro de Beaufront kaj liaj eldonistoj (tiuj eldonistoj prenos sur sin ĉiujn kostojn de la persekutoj kaj entualaj procesoj) ĉian konkurencan publikigon aŭ falsaĵon, kiu povus esti farita je la malprofito de niaj komunaj interesoj.

Duflanka Kontrakto Inter Dro Zamenhof kaj Sro de Beaufront[redakti | redakti fonton]

Dro Zamenhof devontigas sin:

1. eldonigi neniun el siaj verkoj rilataj al tiu lingvo, krom per la eldonistoj elektitaj de Sro de Beaufront.

2. doni sian aprobon al la aliaj verkoj rilataj al tiu lingvo, nur se iliaj aŭtoroj konsentas eldonigi ilin per la ĉi-supre difinitaj eldonistoj.

3. permesi al neniu traduki liajn verkojn en aŭ pri tiu lingvo, krom se la tradukisto konsentas eldonigi ilin per la de Sro de Beaufront elektitaj eldonistoj. Pri la persekutoj aluditaj en la supra cedo, ĝi koncernas nur la verkojn, kiuj surhavus ian ajn aprobon de Dro Zamenhof, kontraŭe al la kondiĉoj de ĉi tiu kontrakto.

(Artikolo 1-a) Siaflanke Sro de Beaufront devontigas sin:

1. Pagi al Dro Zamenhof kaj al liaj heredontoj aŭ reprezentantoj la ⅔ de la sumoj, kiujn li ricevos kiel rajtopagojn aŭ de la aŭtoroj kaj tradukistoj, aŭ de la eldonistoj de tiuj verkoj.

2. Por la verkoj rilataj al Esperanto, kies aŭtoro estos li mem, Sro de Beaufront devontigas sin pagi al Dro Zamenhof ⅓ de la sumoj, kiujn li ricevos de la eldonistoj, kiam tiuj verkoj estos nur tradukoj de libroj verkitaj en Esperanto aŭ en ia ajn lingvo de Dro Zamenhof. Por la verkoj rilataj al Esperanto, kiuj estos pli originala kaj persona verko de Sro de Beaufront li pagos al Dro Zamenhof l0% de la ricevotaj sumoj.

(Art. 2-a)

1. Sro de Beaufront absolute nenion deprenos por li mem pri la verkoj de Dro Zamenhof, kiuj estos eldonataj aŭ reeldonataj jen per la firmo Hachette, jen per aliaj kun tiu kontraktintaj.

(Art. 4-a)

En okazo de morto de Dro Zamenhof, estas konsentite per ĉi tiu dokumento, ke Sro de Beaufront heredos la rajton pri ekzameno kaj aprobo dum la tempo, dum kiu daŭros la literatura posedrajto, (proprieteco) de la Doktoro kaj de lia heredonto) aŭ reprezentantoj. Tiuj ĉi devos heredi nur la financajn rajtojn de Dro Zamenhof. En okazo de morto de Sro de Beaufront antaŭ la ĉeso de la aludita literatura posedrajfo la rajto pri ekzameno kaj aprobo transiros al Sro René Lemaire, doktoro pri juro, loĝanta al Epernay (Marne) por la tuta cetera tempo.

Historieto de tiuj kontraktoj, skizita de Carlo Bourlet[redakti | redakti fonton]

En 1901 (februaro aŭ marto), per miaj personaj rilatoj kun Bréton mi decidigis la firmon Hachette eldoni Esperantajn librojn. Mi rilatigis Sron de Beaufront kun Bréton Mia solo tie finiĝis. Estas Sro de Beaufront, kiu, kun Sro Lemaire, aranĝis la aferon, elpensis la „Aprobita de Zamenhof“ kaj redaktis la du suprajn kontraktojn. Mi ne konis tiujn du kontraktojn dum unu jaro.

En Junio 1902, Breton komunikis al mi la cedon, en Julio 1902 Carl komunikis al mi la Kontrakton. Mi pasigis la tutan vintron 1902-03 provante rompigi tiujn kontraktojn. De Beaufront kontraŭstaris sovaĝe ("a opposé une resistance farouche"). Mi publikigos lian sugestan korespondadon. Li cedis nur, kiam Zamenhof fine skribis al li (mi havas la respondan leteron de Zamenhof), ke, ĉar oni ne volas detrui la kontraktojn, li mem nuligos ilin rifuzante sian aprobon al ĉiuj verkoj.

La du kontraktoj estas rompitaj, kaj anstataŭigitaj per ununura rekta kontrakto inter Zamenhof kaj Hachette. Mi ne havas la precizan tekston, sed mi konas ĝuste la enhavon:

1. Hachette havas la ekskluzivan rajton eldoni la verkojn de Zamenhof kaj la verkojn de li aprobitajn.

2. Zamenhof ricevas 20% por aŭtorrajtoj, kaj 2% por aproborajtoj.

3. Hachette estas devigata publikigi aŭ aranĝi publikigon en la Kolekto de gramatikoj, vortaroj ktp. en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Noto el la Enciklopedio de Esperanto: La letero de Beaufront al Sro Bourlet en tiu jaro 1902 malaperis. Ankaŭ la de li aludita letero de Zamenhof.