Komunista Frakcio (Franca Nacia Asembleo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunista Frakcio (Nacia Asembleo)
Groupe communiste (Assemblée nationale)
parliamentary group of the French National Assembly • parliamentary group of the French National Assembly • parlamenta grupo de la franca nacia asembleo
Lando  Francio
Partio(j) Franca Komunista Partio
Reunia Komunista Partio
Gvadelupa Komunista Partio
Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio
Convention pour une alternative progressiste (konvencio por Progresisma Alternativo)
Mouvement des citoyens (Movado De Civitanoj)
Dissolvo 2007
Retejo www.groupe-communiste.assemblee-nationale.fr
vdr

La Komunista Frakcio (franclingve "groupe communiste" aŭ "COM") estis franca parlamenta frakcio en la Nacia Asembleo, kiu ekzistis en la 3-a Respubliko ekde la deputitaj balotoj de 1924, en la 4-a Respubliko kaj en la 5-a Respubliko de la deputitaj balotoj de 1962 al la deputitaj balotoj de 2002. Ĝi konsistis precipe el la elektitoj de la Franca Komunista Partio (PCF), de la Reunia Komunista Partio (PCR), de la Gvadelupa Komunista Partio (PCG), de la Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) kaj de la Konvencio por Progresisma Alternativo (Convention pour une alternative progressiste, CAP), same kiel de pluraj komunistaj parenciĝintoj.

De la deputitaj balotoj de 2007, la komunismaj elektitoj sidas en la Frakcio Respublikana Kaj Demokrata Maldekstro.

En la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

Historio de la frakcio[redakti | redakti fonton]

1958 - 1973[redakti | redakti fonton]

Sekve de la deputitaj balotoj de 1962, kaj por la unua fojo en la 5-a Respubliko, frakcio kun komunisma ideologio estis kreita en la Nacia Asembleo.

1997 - 2002[redakti | redakti fonton]

En la 11-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko, la Komunista Frakcio enhavis 36 deputitojn el kiuj 34 membroj de PCF. La du parenciĝintoj estis Ernest Moutoussamy de la Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) kaj Jean-Pierre Brard de la Konvencio por Progresisma Alternativo (Francio) (CAP).

2002 - 2007[redakti | redakti fonton]

Post la francaj deputitaj balotoj de 2002, la Komunista Frakcio estis anstataŭigita de la Komunista kaj Respublikana Frakcio (CR), konsistanta el 21 deputitoj.

Post 2007[redakti | redakti fonton]

La Komunista kaj Respublikana Frakcio cedas lokon al la Demokrata kaj Respublikana Maldekstro (Francio).

Deputitoj en la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

Teritorio Politika partio
Metropola Francio Franca Komunista Partio (PCF)
Metropola Francio Konvencio por Progresisma Alternativo (CAP)
Metropola Francio Movado De Civitanoj (MDC)
 Gvadelupo Gvadelupa Komunista Partio (PCG)
Gvadelupo Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG)
 Reunio Reunia Komunista Partio (PCR)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]