Kluzoparo Gelsenkirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la kanalo kun havenoj, kluzoj ktp.
Kluzoj, dekstre la pumpstacio, antaŭe la malsupra antaŭhaveno

La Kluzo Gelsenkirchen apartenas – ekde la Rejno – al la tria el kvin kanalŝtupoj de la Rejn-Herne-Kanalo. Ĝi troviĝas en Gelsenkirchen malproksime antaŭ la Urba Haveno je Gelsenkirchen ĉe kanala kilometro 23,32 kaj transpontas niveldiferencon de 6,20 metroj. La du kluzoj estis konstruitaj inter 1980 kaj 1985. Ambaŭ havas uzeblan longecon de 190 metroj. La norda kluzo havas uzolarĝecon de 12,10 metroj, je la suda kluzo la uzolarĝeco estas 11,94 metroj. Je la flanko de la supra akvo la du kluzoj havas mallevopordegojn, je la flanko de la malsupra akvo kontraŭfluaj pordegojn. La malfermado de la supra pordego daŭras 55 sekundojn, por la malfermado de la malsupra pordego oni bezonas nur 35 sekundojn.

Al la kanalŝtupo ankaŭ apartenas pumpstacio por la akvomastrumado en la Rejn-Herne-Kanalo.

La Kluzoparo Gelsenkirchen estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • DIN 4054, Verkehrswasserbau, Begriffe, septembron de 1977

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.5310797.056889