Klára B. Kokas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára B. Kokas
Persona informo
Naskonomo Kokas Klára
Naskiĝo la  13-an de decembro 1907(nun 1907-12-13)
en Hungario Körmöcbánya (Hungara reĝlando)
Morto la 31-an de oktobro 1962
en Argentino Kordobo (Argentino)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Eszter Kokas
Okupo
Okupo instruisto • ĉefdekoraciisto • kostumdezajnisto • production manager • filmproduktoro
vdr

Klára B. Kokas [kokaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo B. Kokas Klára estis hungara kostumisto, dekoraciisto, produktoro, instruisto. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis zalánkeméni kaj sajókazai, ŝia geedziĝa nomo estis Balogh Györgyné. Ŝia fratino estis Eszter Kokas.

Klára Kokas [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1907 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, nuntempa Kremnica en Slovakio), ŝi mortis la 31-an de oktobro 1962 en Kordobo (Argentino).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klára B. Kokas akiris diplomon en Belarta Altlernejo, poste ŝi estis instruisto pri desegnaĵoj en Debrecen. En 1934 ŝi ricevis stipendion por studi filmojn, poste ŝi iĝis konata kostumisto kaj dekoraciisto en filmoj. En 1943 ŝi fondis propran filman produktejon, sed en la sekva jaro ŝi migris al Italio. Ekde 1947 ŝi loĝis en Paragvajo, kie ŝi havis lernejon pri desegnaĵoj. Post jaroj ŝi translokiĝis al Kordobo, kie ŝi fondis ceramikan uzinon. Ŝi edziniĝis dufoje.

Ŝiaj produktitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Nem loptam én életemben (1939, ankaŭ kostumisto)
  • Ragaszkodom a szerelemhez (1943)
  • Magyar sasok (1943, ankaŭ kostumisto)

Ŝiaj filmaj kostumaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Az új földesúr (1935)
  • Garszonlakás kiadó (1939, ankaŭ dekoraciisto)
  • Kalotaszegi madonna (1943, ankaŭ dekoraciisto)

Ŝiaj filmaj dekoraciaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Háromszázezer pengő az utcán (1937)
  • Szíriusz (1942)
  • Magyar Kívánsághangverseny (1943 (kun pompaj dekoracioj))
  • Tengerparti randevú (1943, hungara-bulgara filmo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.