Kisigmánd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kisigmánd (kiŝigmAnd) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Komárom. Kis signifas malgranda, kiu faras diferencon de Nagyigmánd.

Blazono de Kisigmánd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kisigmánd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Komárom-Kisbér kaj aŭtoŝoseo M1 Budapeŝto-Vieno preteriras. Troviĝas Komárom 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1440 en formo Kyswygman. En la 11-a jarcento familio Wigman havis la bienojn, verŝajne tio estas la sama en la vilaĝnomo igmánd. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1543. Kalvinanaj hungaroj refondis ĝin en la 17-a jarcento, ilia eklezio formiĝis en 1796. Dum la militiro de armeo de Napoleono en 1809 apud la vilaĝo konstruiĝis remparo. En 1848 malgranda komunumo Szentmihály (sentmihAj) aliĝis al Kisigmánd. Szentmihály aperis en dokumentoj en 1292 en formo villa Schentmihal. Tiutempe ĝi estis pli granda ol Kisigmánd, sed la turkoj faris ĝin senhoma.

Kisigmánd en 1926 akiris la rangon grandvilaĝo. En 1938 impona vilaĝdomo konstruiĝis. Kisigmánd, Csém kaj Nagyigmánd en 1971 formis komunumon, kies lasta estis la centro. La disiĝo okazis en 1990, sed Kisigmánd ne havas lernejon kaj infanĝardenon. Vilaĝservoj estas sportejo kaj junulara klubo. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo, aparte menciinda estas bredado de porkoj kaj bovoj.

En Kisigmánd migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kisigmánd naskiĝis ministro Jenő Ghyczy.