Saltu al enhavo

Kirnitzschtal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio>valo>Kirnitzschtal<valoj de<Elba Grejsmontaro<turismaj regionoj<turismo


Kirnitzschtal estas valo en Elba Grejsmontaro, Saksio, Germanio nomita laŭ la rivereto Kirnitzsch. Ĝi etendiĝas en orient-okcidenta direkto kaj enfluas Elbon en Bad Schandau. Kirnitzschtal estas unu el la plej multformaj valoj de la regiono. En la supra parto ĝi estas ravino. Pri la tiea historia lignoflosado ankoraŭ memorigas kluzoj. En la valo funkciis pluraj muelilioj. Ili servis ĉefe por la prilaboro de ligno, kion ilustras Neumannsmühle, muelilo kiu nun estas teknika monumento. Kelkaj aliaj iamaj muelkonstruaĵoj hodiaŭ estas gastejoj. Pro la favora situo por starti migradojn tra la montaro kaj pro trankvila situo meze de la naturo ĉi tie jam frue instaliĝis kelkaj famiĝintaj hoteloj.
Konata atrakcio de la valo estas la akvofalo de Lichtenhain (Lichtenhainer Wasserfall). Proksime estas la finstacio de la jam ekde 1898 trafikanta tramlinio Bad Schandau-Lichtenhainer Wasserfall (Kirnitzschtalbahn).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]