Kirkparko (Jyväskylä)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirkparko
parko
Situo
Geografia situo 62° 14′ 27″ N, 25° 44′ 42″ O (mapo)62.240825.7451Koordinatoj: 62° 14′ 27″ N, 25° 44′ 42″ O (mapo)
Map
Kirkparko
Urbo Jyväskylä
Geografio
Trajtoj
vdr
Kirkoparko.

Kirkoparko (finne Kirkkopuisto) estas parko en la mezo de la plej nova loĝata areo de la urbo Jyväskylä, Finnlando. Tie estas k.a. la urba kirko de Jyväskylä. En la komenco de la urbo Jyväskylä la areo estis placo. La kirko tie pretiĝis en 1880. Baldaŭ la kirko ricevis ĉirkau si malgrandan parkon. Poste la placo estis movita kaj la parko vastiĝis. Tie estas ekzemple kiosko, statuo de la finna verkistino kaj socia aktivistino Minna Canth kaj memorŝtono, kiu honorigas la soldatojn de Meza Finnlando. En la ŝtono estas ankaŭ mapo pri lokoj en Karelia istmo, kie mezfinnlandaj soldatoj batalis. Estas teksto: Keski-Suomen sotilaille - kunnia, isänmaa (por la soldatoj de Meza Finnlando - honoras la gepatra lando). En la parko estas vivanta jula piceo: kreskanta piceo, kiu havas julan ornamentaron. La urbodomo de Jyväskylä estas apud Kirkoparko, kaj formale en la nokto komencanta la novan jaron la urbestro de Jyväskylä parolas publikan novjarparolon en la balkono de la urbodomo. Estas studenta tradicio de Jyväskylä, ke studentoj de universitato kaj universitato de aplikataj sciencoj kolektas ĉiun vesperon de majo en Kirkkopuisto kaj honorigas la statuon de Minna Canth same kiel Havis Amanda estas honorigata en Helsinko.