Saltu al enhavo

Kirchuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirchuster
Blazono de Kirchuster
Blazono de Kirchuster
Blazono de Kirchuster
Kirchuster
Kirchuster
Preĝejo de Uster
kvartalo
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Geografia situo CH1903: 696703 / 244670 (mapo)47.345798.71839Koordinatoj: 47° 21′ N, 8° 43′ O; CH1903: 696703 / 244670 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 8000
Areo 4 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 8600
vdr

Kirchuster estas kvartalo de la komunumo Uster en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 8000 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kirchuster kongruas kun la urbocentro de Uster. Ĝi etendiĝas de la kastela monto en sudo ĝis la stacidomo en nordo, kaj de la urbodomo en oriento ĝis la distrikta tribunalo en okcidento. Okulfrapa en Kirchuster estas la tri trafikcirkloj laŭlonge de la ĉefstrato Zürichstrase, kiuj laŭ siaj formoj aŭ ornamaĵoj nomiĝas Halsnusskreisel (en Esperanto Nuksocirklo), Springbrunnenkreisel (en Esperanto Fontanocirklo) kaj Nashornkreisel (en Esperanto Rinocerocirklo).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Kirchuster troviĝas la stacidomo de la urbo, kiu ankaŭ estas la elirpunkto de ĉiuj urbaj buslinioj. La fervojlinio estas en la urbocentro ankaŭ grava trafikobstaklo kun pluraj samnivelaj fervojtrapasejoj, kiuj estas gardataj de elektrikaj bariloj. Ĉar la trajnotrafiko estas tre granda, tiuj bariloj ofte dividas la urbocentron en du partoj kaj kreas trafikan ĥaoson.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirchuster estas la historia vilaĝo Uster, kiun dominis la Kastelo Uster sur la monto, kie siatempe residencis la Senjoroj de Bonstetten kaj poste la voktoj de Zuriko.

Ĝis komence de la 19-a jarcento Krichuster ekzistis kiel aparta civilkomunumo. La 9-an de julio 1927 la iamaj civilkomunumoj de Uster estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Uster. [1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj de Kirchuster estas la Kastelo Uster, la reformita preĝejo, la malnova bierfabriko, kie ekde la lasta jaro denove estas farita biero, la urbodomo kaj la stacidomo kun la malnova lokomotivodepenejo, kaj la urba parko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bidoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.