Saltu al enhavo

Kie estas la flava strio?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kie estas la flava flanko?
Aŭtoro William Ospina
Eldonjaro 1996
Eldoninto 'mankas'
ISBN 958-04-7438-9
vdr

Kie estas la flava strio?Kolombio, la Nacia Projekto kaj la flava strio (hispana nomo: ¿Dónde está la franja amarilla?Colombia, el Proyecto Nacional y la Franja Amarilla) estas libro verkita en marto de 1996. Ospina volas respondi demandon ofte aŭskultitan. La demando, kiun faris usona amikino, estis:

Citaĵo
 hispane: No entiendo, con el país que ustedes tienen, con el talento de sus gentes, por qué se ve Colombia tan acorralada por la crisis social; por qué vive una situación de violencia creciente tan dramática, por qué hay allí tanta injusticia, tanta inequidad, tanta impunidad. ¿Cuál es la causa de todo eso? 
Citaĵo
 esperante: Mi ne scias, kun la lando kian havas vi, kun la talento de viaj personoj, kial Kolombio estas enfermita de la socia krizo; kial ĝi vivas kreske draman malpacon, kial Kolombio havas tiom da maljusto, neegaleco, senpuneco. Kiu estas la kaŭzo? 
Flago de Kolombio

La aŭtoro indikas multajn diversajn kialojn kiuj fontas el la kolombia historio.

La titolo rilatas al la koloroj de la kolombia flago, kiuj estas flava, blua kaj ruĝa. Tradicie la flava koloro simbolas la riĉon de la kolombia tero, la blua la maron kaj la ruĝa la sangon verŝitan en konkero de libero. Laŭ alia interpreto la blua koloro simbolas la konserveman kaj la ruĝa la liberalan flankon de la politika gamo.